Universitato de Bari

Universitato de Bari
universitato Redakti la valoron en Wikidata
moto Et lucem sed alias reddit
Kaj ĝi lumas alimaniere
Informoj
fondodato 1925
Geografia situo 41° 7′ 15″ N, 16° 52′ 6″ O (mapo)41.1207316.8684Koordinatoj: 41° 7′ 15″ N, 16° 52′ 6″ O (mapo)
lando Italio
urbo Bari
retejo Oficiala retpaĝaro [+]
Listoj
membro de
vd
filioj
vd
Universitato de Bari (Apulio)
Universitato de Bari (Apulio)
DEC
Universitato de Bari (Italio)
Universitato de Bari (Italio)
DEC
Map
Universitato de Bari
vdr

La Universitato de Bari Aldo Moro (itale Università degli Studi di Bari Aldo Moro, akronime UNIBA) estas ŝtata-subtenita supereduka institucio fondita en 1925 en Bari, Apulio, en Suda Italio. La universitato havas studentaron de ĉirkaŭ 60 000 kaj preskaŭ 2000 akademiaj kunlaborantoj [1]. Ekzistas ankaŭ la Politecnico di Bari kun proksimume 10 000 studentoj. Ĝi estis fondita en 1925 kaj estas organizita en 15 fakultatoj.

Ĝi estas la plej granda universitato en Apulio, regiono en sudorienta Italio, kaj ĝia sidejo situas en historia palaco en Piazza Umberto la 1-a, en la koro de la moderna urbocentro. La universitato estas dividita en 23 fakultatojn kaj havas filiojn en Brindizio [2] kaj Taranto [3].

Unu el la internacie famaj institucioj de la universitato estas la Centro di Studi normanno-svevi, kiu okazigis konferencojn pri la historio de suda Italio en la normandaj kaj Hohenstaufen-periodoj ĉiujn du jarojn ekde 1973.

La Universitato estis inaŭgurita de Benito Mussolini kaj ĝis 1943 ĝi portis lian nomon. La 9-an de majo 2008, la 30-a datreveno de la murdo de Aldo Moro, kiu studis en Bari kaj estis profesoro pri Kriminala Juro en la Universitato, oni decidis doni al ĝi lian nomon.

  1. University of Bari. Arkivita el la originalo je 22a de Februaro 2014. Alirita 28a de Aŭgusto 2012.
  2. Sede di Brindisi. Arkivita el la originalo je 2014-01-11. Alirita 2024-01-16.
  3. Sede di Taranto

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search